Elkoran gratulon al JoMo

Elkoran gratulon al JoMo (Jean-Marc Leclercq) pro la FAME-Kulturpremio 2026. La solena transdono de la 3.000-eŭra premio okazos en la urbodomo de la sudgermana urbo Aalen sabate, la 24-an de oktobro 2026 je 18:00 fare de la ĉefurbestro. Ĉiuj esperantistoj estas kore invititaj ĉeesti la solenaĵon.

(La foto montras JoMo en la NR 2022/2023 en Wiesbaden.)